• Čeština
  • English
  • Esperanto
Pri la firmo

Nia entreprenado en la sfero de produktado de sukeraĵoj el „marcipano“ havas jam sufiĉe longan tradicion. Ni estas malgranda, pure familia firmao. Nia fierindaĵo estas originalaj, mane modlitaj produktoj el lakteca modlopasto, kiu substituas migdalan marcipanon. Ni garantias, ke ĉiu nia produkto estas originalo, ni ne kopias fremdajn modelojn - se ni kreas sukeraĵojn per formujoj, temas pri formujoj, kiujn ni mem projektis kaj fabrikis. La pretigitaj produktoj estas mane kolorigitaj. Ĉiu peco estas vere originalo! Ni faras produktojn, kiuj reagas precize laŭ deziro de la kliento. Ankaŭ serioj da produktoj estas modlitaj mane, nur por limigita parto de produktoj ni uzas formujojn.

Se vi volas elprovi viajn artismajn kapablojn aŭ ĝojigi viajn infanojn per modlopasto, kiun ili povas sendanĝere gustumi, mendu ĉe ni la modlopaston en koloroj, kiujn vi bezonas. Ni sendos ĝin al vi per poŝto.

MalováníModelováníPlue ni laboras en lernejoj. Ni ofertas al lernejoj lecionojn de modlado el nia materialo. La infanoj mem kreas siajn produktojn sub faka gvido kaj forportas ilin hejmen. Tiu ĉi „manĝebla plastikarta edukado“ ĝuas grandan sukceson ĉe la infanoj kaj same ĉe la instruistaro. Al multaj lernejoj ni revenas plurfoje.

Tiun ĉi servon ni proponas en la distriktoj Hodonín, parte Břeclav kaj Uherské Hradiště.

ZŠ PetrovZŠ BukovanyZŠ Dubňany